La Batalo de Graniko en Majo 334 a.K. estis la unua el tri ĉefaj bataloj luktitaj inter Aleksandro la Granda kaj la Persa Imperio. Ĝi okazis en Nordokcidenta Malgranda Azio, ĉe la loko de Trojo, kaj tie Aleksandro venkis la fortojn de la persaj satrapoj de Malgranda Azio, inklude grandajn fortojn de grekaj pagosoldatoj estritaj de Memnono de Rodoso.
La batalo okazis survoje el Abidoso al Dascilio (ĉe nuntempa Ergili, Turkio), ĉe la trapasejo de la rivero Graniko nuntempa Biga Çayı). Kun la persa armeo luktis duono el grekaj pagsoldatoj ĉe ĝia flanko, dum ĉe Aleksandro lia armeo estis ĉirkaŭ duoble granda. La armeo de la Persa Imperio ankaŭ duoble da mortoj suferis.